Putin -- alia nomo de kapitalismo!

La sekvan flugfolion disdonis en Rusio dum la manifestacio en Peterburgo rusaj subtenantoj de la IMT, kiuj eldonas la gazeton "Vrag Kapitala" kaj la prizorgas la retpaĝon "1917.com".

Ĝis freŝdate, multaj pensis, ke la revolucio estas nur utopio, kaj ŝajnis kvazaŭ nia sorto estas vivo ĉe la bordo de almozpetado kun malriĉaj salajroj kaj trolaborigo. Ŝajnis, ke ĉi tio ĉiam daŭros. Sed ĉio ĉi sanĝiĝis. La vorto “revolucio” denove leviĝis el la paĝoj de historio-libroj kaj en la aktualan mondon. La ribelo de laboristoj de Tunizio kaj Egiptio montris al la mondo per siaj heroaj strikoj kaj stratbatalado kiel lukti kaj gajni. Ili faligis banditajn prezidentojn.

Hodiaŭ estas la vico de Rusio por vekiĝi. Kvankam nur komenciĝas la batalo, estas klare, ke io grava okazas hodiaŭ. Estas grave ne forgesi, ke sukcesaj ribeloj ne rezultas el interreta teknologio, sed el la komunaj agado kaj solidareco de la laborista klaso. Nur la amaspartoprenado de laboristoj povas garantii venkon.

Tamen, oni ne revolucias por anstataŭigi la prezidenton aŭ la regantan partion, kaj por lasi ĉion sama kiel antaŭe. Malriĉeco, opresado, sociala malegaleco – jen la aferoj, kiuj antaŭenigas la popolon en la lukton. Kaj ĉi ĉiuj katastrofoj estas produktoj de la kapitalisma sistemo mem. Ili ne solveblas per ŝanĝo de registoj. Tamen, ne estas sufiĉe nur liveri piedbateton al Putin, Medvedev, kaj la partio “Unuiĝinta Rusio”.

Kompreneble, “Unuiĝinta Rusio” estas la partio de ŝtelistoj kaj banditoj. Sed la ŝtelistoj kaj banditoj ekzistadis de ĉiam (kaj ĉiam ekzistos), tie ajn kie eta minoritato sin riĉigadas je la malavantaĝo de la majoritato. Por eterne malaperigi ilin, necesas ekskludi tian eblon – t.e., rekonstrui socion de kapo ĝis piedo.

La nura programo, kiu povas konduki al fina venko estas socialismo. Ĉi tio ne egalas al retroiro al la malnova sistemo, kie potencon tenis unupartia burokrataro. Kontraste al multaj partioj, kiuj nomas sin “komunistaj”, ni ne celas iri retroen sed antaŭen – al mondo sen ŝtataj, naciaj, kaj klasaj bariloj. Socialismo signifas memmastrumadon de la laboristaro kaj demokratie planatan ekonomion. Industrio ne apartenu al manpleno da tropotencaj oligarkoj, sed al la tuta socio, laboranta por ĉies avantaĝo.

  • Ne al reĝimo de Putin!
  • Por revolucia ŝanĝo!
  • Por laborista potenco!